Rematuran frukton iu rimarkis, do: oni trunkon ekskuis, kaj falis ĝi. Jen rakonto pri hom’. Li ne kantis tro, kaj, ke l’ voĉon havis, eĉ ne eksciis li. Eble estis kun sort’ malakord’, malakord’, aŭ de faroj malbona direkt’, direkt’. Sur la fretojn kuŝiĝis la kord’, la kord’ kun ne tre rimarkebla difekt’. Komencis de unua not’, sed ne finkantis lia sort’. Akord’ ne sonis ĝis la fin’, la fin’, neniun ĝi inspiris, dum kat’ kaptis musojn kun obstin’, kaj bojis hund’... Cu ne ridindas tio ĉi? Li ŝercis, sed ne ĝis la fin’. Ne fingustumis vinon li kaj eĉ ne allipigis ĝin. Dume nur komenciĝis disput’, disput’, heziteme kaj sen troa hast’, sen hast’. Kvazaŭ ŝvito el poroj, po gut’, po gut’ likis lia anim’ el sub haŭt’, tra haŭt’. Li defiis por justa duel’, duel’, sed atendis lin jam sikari’. Antaŭ lukt’ pretis li por akcel’, akcel’, kaj ne sonis la gong’ de ĵuri’. Li volis scii ĉion, tre, sed tion ne atingis, ne. Nek funda scio, nek konjekt’ prilumos lian cerbon jam. Sarkita estis laŭ selekt’ ĝerminta am’, ĝerminta am’... Ĉu vere, vanas lia nask’, la nask’? Rapidis, sed ne finis li. Nefinsolvita lia task’ mortinta restis en krani’. Eĉ per unu liter’ ne mensogas mi - servis li nur al pura versad’ kaj eĉ skribis versojn sur neĝo por ŝi, por ŝi... Bedaŭrinde degelas ja neĝ’. Tiam estis ankoraŭ neĝad’, neĝad’ kaj skribadi sur neĝo liber’. Ka.j pecetojn de l’ neĝoinvad’ kaptis li en la frosta aer’. Sed en arĝenta veturil’ ne povis ŝin atingi li. Galope, fluge - ve, bedaŭr’! - li ne atingis ŝin, kaj nur lektrinkis Laktan Vojon Taŭr’ - lia favora stelfigur’. Ĉu ne ridindas tia pen’, kiam sekundoj mankas for? Ĉenero mankas el la ĉen’, ŝiritas kor’, ŝiritas kor’!.. Ĉu ne ridinde? Jen la fat’! Amuzis nin la sorta kurb’. Sed birdo mortas dum flugad’ laŭ kies kulp’?.. Laŭ kies kulp’?..
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989