Poeto estis vera, se tragikis lia mort’. Kaj se pli ĝuste diri, estas vere: ĉe l’ dudek sesa jar’ l’ unuan trovis kugla sort’. L’ alia sin pendumis "Angleterre"-e. Ĉe l’ tridek tria Krist’ poeto estis, diris li: "Ja ne mortigu! Mi vin ĉie trovos!" Sed - najlojn en la manojn, kaj nek fari ion pli, nek verki kaj eĉ pensi li ne povos. Min kaptis tridek sep - tuj mia cerbo en ebri’. Jen - kvazaŭ frisko blovus la kranion: duele falis Puŝkin ja en aĝo tiu ĉi, kaj Majakovskij pafis la tempion. Ĉe tridek sep ni haltu kaj ne disputadu tro - demando rektas: tion aŭ ĉi tion. Ĉe tiu lim’ sin sternis ankaŭ Byron kaj Eimbaud, sed nunaj iel trafis amnestion. Duelo prokrastiĝis, aŭ fiaskis l’ organiz’. Ĉe tridek tri - krucum’, sed ne profunde. Ĉe tridek sep - ne sango, ĉu pri sang’?! - eĉ hara griz’ tempiojn malpurigis ne abunde! "Animo - en pieda pinto! Kie kora ard’?l" Retenu, psikopatoj, la aludonI - Poet’ piede iras sur tranĉrando de ponard’ kaj tranĉas ĝis sangad’ l’ animan nudon! Do, se ne plaĉas al poet’ obeo kaj humil’, ĉu ne ĝuigu lin ludilo fera? Mortpiko! Sed feliĉas li, pendante sur tranĉil’, nurdita, ĉar li estis fero danĝera! Kompatas mi adeptojn de fatalaj dat’ kaj sort’: sopiru vi pro l’ atendado vana! Ja vivo plilongiĝis, sekve eble ankaŭ mort’ por poetaro iĝis pli lontana.
Jes, longan kolon ĉiam tre sopiras maŝ’, kaj bruston - sagoj, sed vi ne instigu! Al la mortintoj ne per datoj venis nun omaĝ’, do, la vivantojn vi ne tro hastigu.
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989