Dum la vivo mi sveltis kaj altis, kaj nek vorto, nek kuglo min povis enkadrigi laŭ kliŝa egal’. Tamen kiam la koro jam haltis, oni fleksis, en kadron min ŝovis: jen Ahilo - sur piedestal’. Nek deskuos la karnon granitan, nek deŝiros de l’ piedestalo mi l’ ahilan kalkanon el ŝton’. Per cement’ estas firme premita la skeleto, farita el ŝtalo, nur laŭspine trakuras la klon’. Estis mi dum la viv’ ŝultrolarĝa kaj plenforta. Mi ne pensis pri stretigo ŝanĝa la postmorta. Sed enigis min oni en kadron kutiman, al mi tuta friponis purigon rafinan. Kaj jen, kiam mortinta mi estis, tuj la maskon postmortan modelis lertaj membroj de la famili’. Sed nur kiu al ili sugestis la aziajn zigomojn beveli, por ke l’ gips’ brilu per idili’?! Nek imagis, nek sonĝis mi tion, opiniis: ne estos danĝero iĝi tia misforma portret’. Glacebrilis surfac’ de l’ kopio, kaj blovadis la tomba aero de l’ enua sendenta ridet’. Dum la viv’ mi la kapon neniam sobeklinis. Min mezuri per skalo kutima oni timis. Sed post pren’ de l’ postmorta kopi’ - ho, indigno! - la ĉerkist’ venis kun mezurilo el ligno. Kiam pasis de l’ mort’ jaro sola, kiel signo, ke mi ekprestiĝis, la fortika gisit-monument’ antaŭ granda amaso popola ĉe l’ kantad’ vigla inaŭguriĝis, mia - de magnetita sonbend’. Startis ceremonia diboĉo: ĉien sonoj ekfluis poteneaj, lum’ ekbatis min de sur tegment’. La ŝiritan de l’ malesper’ voĉon la modernaj rimedoj scicaj falsmodifis agrabla falset’. Mutis mi, en tegilo kaŝita, - ĉies celo. Kriis mi, kvazaŭ estus kastrita, al oreloj: "Vidu stumpan min! Kiel impresas vido mia? Vere, ĉu post la morto necesas mi ĉi tia?!" Komandora brusonas irpaso... Pensis mi: "Laŭ la sama rimedo mi promenu sur platoj kun tint’!" Flanken ĵetis sin tuj la amaso, kiam mi ŝiris ĝeme l’ piedon: dekrustiĝis ŝtonar’ de l’ mortint’! Mi kliniĝis la nuda kaj turpa, sed, falante, elrampis elhaŭte, per baston’ min apogis kun trem’. Kaj post la terenfalo perturba el soniloj ŝiritaj krilaŭte: "Ŝajnas - vival" - stertoris mi mem.
Monstro iĝis mi el svelta homo post la falo, sed elstaras la akraj zigomoj el metalo. Ne scipovis mi laŭ ies volo - inkognite, - mi, kontraŭe, foriris ĉe l’ popolo elgranite!
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989