Iom en ebri’, trote tra arbar’, kantis gaje mi, side sur la oar’. Kaj scipovis mi kanti pri la am’, pri la kor-virin’, pri l’ okula flam’. Ni jen kuris je trot’, jen galopis tra marĉ’, kaj de l’ hufoj la kot’ ŝprucis al la vizaĝ’. Nur glutiĝos la kot’ post saliva dilu’, raŭkos per l’ tuta fort’ kaj ekkantos mi plu: "Ho, vi, kor-virin’, mi tre amis vin!.." Tamen jen la fin’ de la viv-destin’ - svingis kape mi: flugu for, sopir’, - kio ĉirkaŭ ni? Fajfis mi pro l’ mir’. Kiel mur’, la arbar’ baras vojon por ni. Streĉas sin la ĉevaloj kaj haltas en tim’. Kie voj’, kie lum’? - Jam videblas neni’. Dornoj, pingloj jam ĝis la ostar’ pikas min. Mezĉevalo, ho, savu, fraĉjo, min! Vi kienas do, kial turnas vin? Pluva gutofal’ eskas al venen’. Lup’ sub flankĉeval’ saltis ĉe l’ ingven’. Ho, ebria stultul’! Ho, okula malklar’! Ja proksimas pere’, ne eskapos mi ĝin. Oni ŝtelis la ason el mia kartar’, tian ason, sen kiu la mort’ fraŭdos min. Damnas lupojn mi: "Vin putrigu ŝim’!.." Kaj ĉevalojn miajn hastigas tim’. Agas mi per knut’, svingas lerte ĝin, kantas kun akut’ pri la kor-virin’. Ronko, hufofrapado kaj danco kun tint’ - akompanas la dancon tintiloj sub l’ ark’. Ho, ĉevaloj, karuloj, mortigos mi vin, trenu foren, amikoj, trenu, malamikar’! Pro la persekut’ jam sobriĝis mi. Al sur klifa krut’ sage flugis ni. Bavaj flokoj. Ŝvit’ strie fluis sob. Spute raŭkis, spiregis ni post la galop’. Post la sava finalo mi en la sincer’, pridankante l’ ĉevalojn, min klinis ĝis ter’, malpezigis la ĉaron, kondukis je l’ brid’... Benu Dio vin, karaj, pro l’ morto-evit’!
Kiom pasis for’, kiom fluis plu da la temp’, kaj ĵetadis min viva sku’... Eble mi prikantis ne lerte vin, ho, diboĉa jun’! Ho, vi, kor-virin’!
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989