Ĉu satleginte beletron, ĉu satdrinkinte ĉe tabl’, prenis pentristo paletron kaj sidis ĉe pentrostabl’. Sekvas en la proceduro - serĉi objekton de l’ art’... Jen - simpatia femuro kaj la fiera rigard’. Mi vin eĉ nudan ne tuŝos kaj ne ofendos per ag’. Kiel Venera vi kuŝos, mi vin kopios dum tag’.                 Sed ŝi kun digno protestas: "Ĉu vi ne hontas? Fi-fi!.. Katolikino mi estas, do, ne konsentos ja mi! Ĉu emas mi malvirtiĝi? Ĉu mi - putin’ el bordel’? Ĉu Lionardo da Vinci estas vi? Ĉu Rafael’? Ĉu sen amsent’? Laŭ hazardo? Kia terura maldec’! Ĉu gravas, ke "por la arto"? Estu do vi mia edz’! Post geedziĝfesto nia ni devestiĝu sen ĝen’. Estu vi knabo ĝenia, amen ne stultas mi mem!" "Sed mi ja flamas inspire!" - en la ekstaz’, eĉ volupt’, kriis l’ artist’ maltrankvile. Tuje okazis la nupt’. Vidis mi en nokto griza ŝin de malsupre ĝis kol’: ŝajnis ŝi. eĉ Monna Liza, kvazaŭ sur la fama tol’. Al amikino estinta laŭdis sin tiu serpent’: "Jen la ekzempl’ atentinda iĝi edzin’ de talent’!" Kaj li sufere vegetis dum longa temp’ sen kalkul’... Lia "Ĝokonda" ridetis: "Jen malsaĝul’, malsaĝul’!" Ĉu l’ moralaĵon vi vidas? En la ridet’ ĝia senc’: longe virinoj jam ridas pri edza simplanimec’!
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989