Kial ĉio ŝanĝiĝis? Ja same, en ver’, la ĉielo en sor’ ekserenis, samas akvo, arbaro, kaj samas aer’, nure li el batal’ ne revenis. Kiu pravis el ni? - Ne divenos mi nun. En disputoj mi lin ne komprenis. Ni eksentis la mankon pro l’ misa fortun’: kiam li el batal’ ne revenis. Li maltrafe silentis kaj kantis sen ritm’, ĉiam li sinaltrude min ĝenis, li malhelpis dum dorm’, frue vekis li min, tamen jen - el batal’ ne revenis. Lasu trakti ni lin, tio estas neni’. Estis du ni, mi tion komprenis. Kvazaŭ vent’ lignofajron estingus ĉe mi, kiam li el batal’ ne revenis. La printemp’ bonaŭgure freŝigas per vent’, mi erare apuda lin prenis: "Donu fumi, amik’", - sed responde - silent’... La amik’ el batal’ ne revenis. La mortintoj ne lasos nin solaj en plag’. La falintoj por ni - sentineloj... La ĉielon reflektas arbar’ kiel lag’, bluaj arboj similas al veloj. Loko en terkabano sufiĉis por ni, kaj la tempo por ambaŭ ni penis... Ĉio nun por mi sola, sed ŝajnas al mi, ke mi mem el batal’ ne revenis.
© Nikolai Lozgaĉev + Ahill Averbuh. Tradukis, 1989