Denove mi flugemas al Odeso, denove restas Moskve flugmaŝin’. Konsoli nin alvenas kiel "Il"-o multpromesa lazurvestita stevardin-princin’. En Aŝhabad’ vetero - kiel rev’, Murmansken oni haste traĉielas. Akceptas Lvov’, Kievo, Kiŝinev’, Harkov’ akceptas - tien mi ne celas. Mi aŭdas, ke hodiaŭ - malpermeso, ĉielo ne adaptos sin al mi. Kaj jen prokrast-anonco pri la flugo al Odeso: ne eblas alteriĝi pro glaci’. Por mi prefere estu Leningrad’ - tegmentoj tie gutas, neĝ’ degelas. Tbilise ĉio buntas de florad’, kaj teo kreskas - tien mi ne celas. Rostoven parolila voĉ’ agitas, sed mia celo estas ja Odes’. Ve, mi deziras tien, kien vojo nun fermitas: tri tagojn ne akceptas ĉi adres’. Mi devas al senĉesa neĝblovad’, al ejoj, kien nur diablo pelas. Kaj kie sunplenegas eldorad’, - prosperon spite, - tien mi ne celas. Celata lok’ fermitas, kaj forfluga voj’ baritas: maljusto ĉie. Tristas mi, sed jen - enue gurdavoĉe al avio nin invitas lazurvestita stevardin-siren’. Akceptas eĉ la plej mondfina lok’, ĝis kiu min ne trenus riĉ’ fabela. Eĉ la fermita urb’ Vladivostok’, Pariz’ akceptas - tien mi ne celas. Mi aŭdas, ke boniĝos la veter’, obstakloj ĉesos. Ekstere muĝas jam turbina bas’. Sed mi ne povas kredi, ke akceptos min Odeso: kialojn ili havas en amas’. Mi devas al nebul’ kaj uragan’, al ejoj, kien nur diablo pelas. Akceptas Romo, Oslo, Magadan’, akceptas ĉio - tien mi ne celas. Mi pravis: glate-glite, jam denove prokrastite, denove gvidas nin al flughaven’ sveltega kiel "IL"-o, kiel heroin’ enmite, lazurvestita stevardin-siren’. Atendas civitanoj iom pli, valizoj ŝajnas sub la kap’ lanugi. Al mi sufiĉas. Krevu ĉio ĉi! Mi flugas tien, kien eblas flugi!
© Wojciech Usakiewicz. Tradukis, 1989