Ŝipoj haltas por temp’, baldaŭ foras mole’, tamen ili revenas tra ŝtorma maro... Do, ne pasos eĉ jaro, kaj mi estos re - ĝis laŭvica forir’ por la jaro. Ĉiujn gvidas bonŝanc’ ĝis havena venbu’ krom virinoj fidelaj kaj plej amataj. Ĉiujn gvidas bonŝanc’, nur amikojn ne plu... Malfidigas min fat’ kaj mi mem pli ol fato. Sed mi volas esperi, ke justos la mond’, ke ne brulos jam ŝipoj: eksmodiĝos la faro. Mi revenos, sen dub’, al la revoj en rond’, mi rekantos, sen dub’, eĉ ne pasos la jaro.
© Wojciech Usakiewicz. Tradukis, 1989
© ?. Performance, 2021