Dum milit’ ĝis la fino mi pri hejmo sopiris, sed batale mi spertis malgraŭ Juna fervor’. Tamen li tro apertis, iam li sin ne klinis, kaj pro tio militon li finis post du jaroj kun splito en kor’. Kvardektria printempo estis lasta por li. Sed mi sonĝas la tempon antaŭ l’ Honda milit’ - ĉio jam tiel fora, malfacilas spirad’... Estis li pli bonkora, sed favoris min fat’. Ĉe l’ dibrust’ mi ne vivis, kun Di’ teon ne trinkis, mi ne strebis malfronten aŭ sub jupon de l’ sort’. Sed virinoj renkonte min senvorte konvinkis: "Se vi mem tie restus por ĉiam, eble mian kompatus la mort’". Ĝi por mi ne enigmas - tiu trista demand’. La animo ŝiriĝas pri vidvinoj de l’ land’... Pardonpeto konvenis, ke ne trafis min split’: "Mi hazarde revenis, vian glutis milit’". El avio brulanta li kriadis por diso: "Vi revenu, vi vivos!" - aŭdis mi tra bruad’. Ni flugadis sub Dio, ĝuste ĉe l’ paradizo. Supreniĝis kaj restis li tie, mi revenis tra fajra kaskad’. Lin akceptis glacie paradiza taĉment’. Glitis li senĉasie, sed ne kiel serpent’. Li ekdormis - ne svenis, kanti ĉesis sen fin’. Sekve, mi - jen - revenis... Morto prenis nur lin. Poreterne mi kulpas antaŭ vi, kiuj restis en la tero por ĉiam, en aero, en mar’. Malgraŭ ke ni ĝisflugis, kaj la venkon ni festis, nin turmentas memor’ kaj rimorsoj, kaj opresas angor’ kaj amar’. Fat’ precize mezuras por ni sukon de l’ viv’. Ĝi rapide trakuras, sed ne ĉesas soif’. Iu kraŝis, kaj iu zomis for sen reven’. Sed mi daŭre plu vivu, jen do kia ĉagren’...
© Veniamin Rozenberg. Tradukis, 1989