Ne kaptadu tuj talion ian vi post disiĝ’ kun via amikin’. Rememoru bordon aŭstralian ni - kiel Cook atingis iam ĝin. Tie kunsidante kaj senride unu la alian pro malsat’ sovaĝuloj spektis tre avide ĉiutage kaj dum noktumad’. Sed kial Cook en Aŭstrali’ estis manĝita, ne estas klare - ĉu pro milito? Kaj kiel estis la manĝado aranĝita: ĉu en arbaro, aŭ en la lito? Ekzistas tamen inter homoj opinio: anstataŭ kuko en tiama Aŭstralio formanĝis ili lin dum danco, kanto, krio - kulpas la nomo de l’ familio. Ne estis tute ia trompo-artifiko, eniris oni - ne klakis kliko - kaj senprokraste ŝtontranĉila sekvis piko... Dormanto mortis pro sanga liko. Sed iu dubas, ke okazis tie krimo, kaj pruvas malon - nur pro amo kaj estimo: konsilis lin formanĝi tuj al sovaĝuloj iliaj ĉefaj ruzul-saĝuloj: "Kiu sen cepo kaj sen salo lin formanĝos, tiu per Cook’aj siajn ecojn nepre ŝanĝos - li estas forta, bonanima, lerta, saĝa..." Kaj ĵetis ŝtonon lin fiul’ sovaĝa. Nun sovaĝuloj pro la honto vringas manojn kaj rompas lancojn en ve-elanoj. Pro konsciencriproĉoj ĉiu sin turmentas... Sed Cook manĝita nenion sentas.
© Veniamin Rozenberg. Tradukis, 1989